EPUB-libroj en Esperanto

Post la unua kurso mi lernis Esperanton per du manieroj: per interbabilado kaj per legado de libroj. Mi evitis la altkulturajn kaj tedajn verkojn kaj legis la distrajn. Mi kredas, ke tio ne malhelpis al mia spertiĝo en la uzado de la lingvo.

Por ŝatantoj de distraj legaĵoj, mi kunmetis kelkajn verkojn en elektronika formo EPUB. Se vi volas legi la librojn rekte en la TTT-legilo Firefox, vi povas uzi la EPUB-aldonon al Firefox.

Por trovi pliajn interesajn legaĵojn nepre konsultu ankaŭ tiun PDF-libraron.

S. H. en Oktobro 2016

Princino de Marso

EPUB

Traduko de la fantastika romano A Princess of Mars el 1912a jaro de la usona aŭtoro Edgar Rice Burroughs. La heroo, John Carter, subite troviĝas sur Marso, kie vivas kelkaj hordoj da militemaj verdaj marsanoj kaj pli kulturitaj popoloj de ruĝaj marsanoj. La heroo ĉefe batalas kontraŭ ĉiuj aliaj, enamiĝas, batalas por reakiri sian amatinon ktp.

La esperanta traduko aperis en 1938a jaro kun 183 paĝoj, eldonita de The Esperanto Publishing Co. Ltd. Heronsgate, Rickmansworth, England. En la reto ĝi troviĝas en diversaj formatoj, interalie en versio kompostita de Franko Luin. Mi korektis kelkajn skanerarojn.

Ĉe la koro de la tero

EPUB

Traduko de alia fantastika romano At the Earth’s Core el 1914a jaro de la usona aŭtoro Edgar Rice Burroughs. La tradukinto, Gary Mickle, evidente ŝatas neologismojn. Tiel oni legas lanta anstataŭ la Esperanta malrapida, oni legas adversulo anstataŭ la Esperanta kontraŭulo ktp. Sed malgraŭ tio lia traduko estas flue legebla kaj zorge farita.

Pri la verko la tradukinto skribas:

En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas Ĉe la koro de la Tero, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo ĝis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaŭ milionoj da jaroj, sed ankaŭ civilize ŝtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavaĵo. La du novalvenintoj baldaŭ rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi ĝin elsub la maharoj, venigante ĝin al ĝia laŭrajta loko pinte de la specioj.

La esperantan tradukon Gary Mickle disponigis en la reto ekde 2001 kaj en sekvaj jaroj ankoraŭ iom poluris ĝin.

La vojaĝoj kaj mirindaj aventuroj de barono Münchhausen

EPUB

La rakontoj de la »mensogobarono« estas klasika parto de la eŭropa literaturo. Barono Münchhausen vere vivis, en la 18a jarcento, en Bodenwerder, inter la germanaj urboj Hanovro kaj Göttingen. Verdire, dum multaj jaroj la barono vivis en Rusujo, en Sankt Peterburgo kaj en Livlando. Liajn rakontojn publikigis en Oksfordo eksa Hanovrano, eksprofesoro kaj eksa muzea kuratoro, kiu devis fuĝi el Germanujo, post kiam konatiĝis, ke li ŝtelis de sia muzeo 3 000 talerojn.