Esperanto-Libroj en EPUB-formato.

Post la unua kurso mi lernis Esperanton per du manieroj: per interbabilado kaj per legado de libroj. Mi evitis la altkulturajn kaj tedajn verkojn kaj legis la distrajn. Mi kredas, ke tio ne malhelpis al mia spertiĝo en la uzado de la lingvo.

Ial mankas centra loko en la reto por kolekti taŭge formatitajn elektronikajn librojn en Esperanto. Al la usona projekto Gutenberg oni ne povas konektiĝi el Germanujo pro IP-adresa barado; la tekstoj en la Vikifontaro aspektas aparte malbelaj kaj estas malbone kategoriitaj. Se vi konas iun taŭgan kolektejon por EPUB-libroj en Esperanto, bv. sciigi min pri ĝi! :) Se vi volas helpi, ekz-e korektlegante, bv. same sciigi min! Uzu por tio la kontaktoformularon.

Por trovi pliajn interesajn legaĵojn nepre konsultu ankaŭ tiun PDF-libraron.


Krimromano.

La 13a mortis, de Louis Vetter – (EPUB, 36 149 vortoj) – Traduko de senambicia kaj distra krimromano, kiu aperis en la 1950a jaro en germana lingvo. Louis Vetter estis la plumnomo de la nordgermana krimromana verkisto Johannes Feddersen, 1898–1969. Malnovaj libroj ofte montras sigelon de Lingva komitato aŭ ion similan por indiki, ke la lingvaĵo estis kontrolita kaj ne plena de lingvaj eraroj kaj naciismoj. La traduko de tiu ĉi libro, farita de Hans Borschert, evidente ne ricevus tian markon. Mi tamen legis ĝin kun ĝuo kaj pli-malpli senŝanĝe komputiligis. Enhave temas pri tipa detektivromano el la tiama epoko, kiu sekvas la spuron de la grandaj anglaj aŭtorinoj Christie, Sawyers ktp. sen atingi ilian majstrecon. Kelkajn horojn de distriĝo ĝi tamen donas.


Fantastiko.

Princino de Marso

EPUB

Traduko de la fantastika romano A Princess of Mars el 1912a jaro de la usona aŭtoro Edgar Rice Burroughs. La heroo, John Carter, subite troviĝas sur Marso, kie vivas kelkaj hordoj da militemaj verdaj marsanoj kaj pli kulturitaj popoloj de ruĝaj marsanoj. La heroo ĉefe batalas kontraŭ ĉiuj aliaj, enamiĝas, batalas por reakiri sian amatinon ktp.

La esperanta traduko aperis en 1938a jaro kun 183 paĝoj, eldonita de The Esperanto Publishing Co. Ltd. Heronsgate, Rickmansworth, England. En la reto ĝi troviĝas en diversaj formatoj, interalie en versio kompostita de Franko Luin. Mi korektis kelkajn skanerarojn.

Ĉe la koro de la tero

EPUB

Traduko de alia fantastika romano At the Earth’s Core el 1914a jaro de la usona aŭtoro Edgar Rice Burroughs. La tradukinto, Gary Mickle, evidente ŝatas neologismojn. Tiel oni legas lanta anstataŭ la Esperanta malrapida, oni legas adversulo anstataŭ la Esperanta kontraŭulo ktp. Sed malgraŭ tio lia traduko estas flue legebla kaj zorge farita.

Pri la verko la tradukinto skribas:

En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas Ĉe la koro de la Tero, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo ĝis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaŭ milionoj da jaroj, sed ankaŭ civilize ŝtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavaĵo. La du novalvenintoj baldaŭ rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi ĝin elsub la maharoj, venigante ĝin al ĝia laŭrajta loko pinte de la specioj.

La esperantan tradukon Gary Mickle disponigis en la reto ekde 2001 kaj en sekvaj jaroj ankoraŭ iom poluris ĝin.


Popolaj rakontoj.

La vojaĝoj kaj mirindaj aventuroj de barono Münchhausen

EPUB

La rakontoj de la »mensogobarono« estas klasika parto de la eŭropa literaturo. Barono Münchhausen vere vivis, en la 18a jarcento, en Bodenwerder, inter la germanaj urboj Hanovro kaj Göttingen. Verdire, dum multaj jaroj la barono vivis en Rusujo, en Sankt Peterburgo kaj en Livlando. Liajn rakontojn publikigis en Oksfordo eksa Hanovrano, eksprofesoro kaj eksa muzea kuratoro, kiu devis fuĝi el Germanujo, post kiam konatiĝis, ke li ŝtelis de sia muzeo 3 000 talerojn.


Politiko

Vortoj de Kamarado E. Lanti – (EPUB, 44 097 vortoj) – Kolekto de 73 artikoloj de la fama fondinto de la sennaciismo Eŭgeno Lanti aperintaj en la SAT-revuo Sennaciulo en la jaroj 1920a ĝis 1930a. La libro aperis presforme unue en la 1931a jaro ĉe SAT en Parizo. En la 1979a jaro aperis ofseta represo. Tiun ĉi mi ciferecigis antaŭ kelkaj jaroj kun helpo de k-do, kies nomon mi bedaŭrinde intertempe forgesis.